Laŭ statistiko farita de la Ŝtata Ĝenerala Komandejo
kontraŭ Inundo kaj Trosekeco ĝis la 16-a de februaro la areo de
plantaĵoj suferantaj de trosekeco reduktiĝis je 4.08 milionoj da
hektaroj kompare kun tiu antaŭ semajno. En la venontaj du semajnoj
eble daŭre pluvos en nordaj regionoj de vintra tritiko.
|