La 16-an de februaro Yao Jian, proparolanto de la Komerca
Ministerio de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco de la Komerca
Ministerio de Ĉinio, ke Ĉinio subtenas la Mondan Komercan Organizon
(MKO) en ĝia bridado al komerca protektismo kaj intensigo de kontrolado
al rimedoj de diversaj landoj pri "merkato-savado".
En la 9-a de februaro MKO publikigis raporton pri ekonomia
financa krizo kaj komerca disvolviĝo, kaj ekzamenis la novajn komercajn
rimedojn prenatajn de siaj membrolandoj post septembro 2008 por
trakti la financan krizon.
Yao diris, ke MKO ĝustatempe sekvas la politikan tendencon
kaj detalajn rimedojn de diversaj landoj, superrigardas siajn membrolandojn
por ke ili efektive plenumu la promesojn. Tio estas efikaj sistemo
kaj rimedoj por kontraǔi komercan protektismon kaj akceli ĉiujn
membrojn en praktiko de la strategio de komerca malfermo. Ĉinio
subtenas la agadon de MKO kaj aktive partoprenos en la ekzameno
de koncernaj komercaj politikoj.
|