La 17-an de februaro Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio
aprobas la esprimon de usona ŝtata sekretario Hillary Clinton, ke
Usono deziras pozitive kunlabori kun Ĉinio.
Jiang diris, ke Ĉinio rimarkis, ke en sia prelego pri
usonaj politikoj rilate al la azi-pacifika regiono Hillary emfazis,
ke Usono klopodos kune kun aziaj landoj por krei novan epokon de
kunlaboro inter la ambaŭ flankoj. Ĉinio ĝojas, ke Usono ludu konstruivan
rolon por paco, stabileco kaj disvolviĝo de la azi-pacifika regiono.
|