Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Nova pac-konserva trupo de Ĉinio atingis Libanon

La 16-an de februaro la kvina inĝeniera bataliono kaj la kvara medicina taĉmento de la pac-konserva trupo de Ĉinio en nombro de 170 atingis Bejruton per ĉartita aviadilo de UN kaj veturis en la sama nokto al suda Libano por plenumi taskon.

Laǔ aranĝo de la komandejo de la pac-konserva trupo de UN en suda Libano, la ĉina pac-konserva trupo estas dispoziciata en landlima regiono ĉe suda Libano. La inĝeniera bataliono plenumos taskojn de minbalaado, forigo de eksplodaĵoj, konstruado kaj protektado de vojoj, konstruaĵoj kaj flug-kampo de helikopteroj, kaj faros humanisman savadon; la medicina taĉmento respondecos ĉefe pri kuracado de vunditoj kaj malsanuloj kaj pri sanitara kaj kontraǔepidemia laboro en la difinita regiono.