Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ne ekzistas la fenomeno, ke multe da fremdlandaj kapitaloj fuĝas el Ĉinio

La 18-an de februaro Deng Xianhong, vicdirektoro de la Ŝtata Fremdvaluta Administracio de Ĉinio, diris en gazetara konferenco okazinta en la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ke la stato de Ĉinio en internaciaj enspezoj kaj elspezoj estas bonorda kaj ne ekzistas la fenomeno, ke multe da fremdlandaj kapitaloj fuĝas el Ĉinio.

Li diris, ke kiel ekonomia unuo kun granda malfermiteco, Ĉinio sendube estas influita de la malboniĝo de la internacia financa medio, kaj pro entreprenada malfacilo de trunkaj kompanioj eksterlande, iuj translandaj kompanioj elsendis parton de siaj profitoj el Ĉinio kaj iuj fremdaj komercistoj retiris siajn kapitalojn el Ĉinio. Li substrekis, ke unue, kompare kun la ĝenerala skalo de la internaciaj en- kaj elspezoj de Ĉinio, la sumoj de elsendo de profitoj kaj retiro de fremdaj kapitaloj estas malgrandaj, kaj ne ekzistas la fenomeno, ke multe da fremdlandaj kapitaloj fuĝas el Ĉinio; due, ĉiujare okazas la similaj aferoj, sed nun la sumoj estas iom pli grandaj, ĝenerale dirite, tio estas normala komercado kaj laǔleĝa konduto, kaj konformas al la regularo de la fremdvaluta administrado. La faro de iuj fremdaj komercistoj retiri siajn kapitalojn estas kaǔzita de entreprenada malfacilo de trunkaj kompanioj eksterlande aǔ pro manko de kapitaloj, sed ne pro perdiĝo de fido al la ĉina merkato.