La 18-an de februaro la Ministerio de Eksteraj Aferoj
de Ĉinio publikigis deklaron rilate al la "Leĝprojekto pri
baza linio de teritoria maro" aprobita de la Filipina Kongreso.
La deklaro montras, ke Ĉinio posedas nediskuteblan suverenecon super
Huangyan-insulo, Nansha-insularo kaj apudaj insuletoj.
La deklaro diras, ke de antikveco Huangyan-insulo kaj
Nansha-insularo estas parto de la ĉina teritorio kaj postulo de
ĉiu ajn lando pri teritoria suvereneco super ili estas kontraǔleĝa
kaj nevalida.
La leĝprojekto, aprobita de la Filipina Kongreso en
la 17-a de februaro, difinis Huangyan-insulon kaj parton de Nansha-insularo
de Ĉinio kiel filipinan teritorion. En la 18-a Wang Guangya, ĉina
vicministro pri eksteraj aferoj, urĝe alvokis la provizoran aferŝarĝiton
senditan de Filipinio al Ĉinio kaj esprimis severan proteston kontraŭ
la leĝprojekto.
|