La Ĉina Virina Federacio aranĝas serion da aktivadoj
por trakti la financan krizon kaj akceli laborigon de virinoj.
En la 19-a de februaro la Ĉina Virina Federacio anoncis,
ke la federacio kolektos informojn pri laborpostenoj, kiuj taŭgas
al kamparaj kaj urbaj senokupaj virinoj, kaj okazigos kunvenojn
pri dungado de virinoj. Cetere la federacio planas helpi kamparajn
virinojn en la provincoj Sichuan kaj Gansu kaj aliaj provincoj en
meza kaj okcidenta Ĉinio preni okupon en ekonomie evoluintaj lokoj.
|