Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Jara averaĝa pliiĝo de arbaroj en Ĉinio atingis 4 milionojn da hektaroj

Nuntempe la jara averaĝa pliiĝo de la arbaroj en Ĉinio atingis 4 milionojn da hektaroj, kaj dank’ al tio en la mondo Ĉinio estas lando kun la plej rapida kresko de la arbara riĉfonto.

Laŭ informo el la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio, en la lasta jaro Ĉinio forstumis 4.77 milionojn da hektaroj da tero, kaj la verdiga proporcio de urboj en la tuta lando atingis 35%. Laŭ la ĝisdata takso de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN, la areo de la artefarita arbaro de Ĉinio okupas la unuan lokon en la mondo.