Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Usona ŝtata sekretario finis sian viziton al Ĉinio

La 22-an de februaro usona ŝtata sekretario Hillary Clinton finis sian 3-tagan viziton al Ĉinio kaj forlasis Pekinon.

Intertempe ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun Hillary Clinton; ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo interparolis kaj tagmanĝis kune kun ŝi, kaj kun ŝi intervidiĝis ankaŭ Yang Jiechi, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio. Dum sia vizito al Ĉinio, Hillary Clinton vizitis la plej grandan vapor-energian centralon de naturgaso en Ĉinio kaj tie interkomunikiĝis kun studentoj kaj instruistoj de Qinghua-universitato.

Dum la vizito, Ĉinio kaj Usono konsentis plifortigi interkomunikadon kaj interkonsiliĝon en traktado de la financa krizo, kaj intensigi kunlaboron sur vastaj kampoj, kiaj tiuj de fuelo, medio kaj klimata ŝanĝiĝo.

Antaŭ sia vizito al Ĉinio, Hillary Clinton vizitis Japanion, Indonezion kaj Korean Respublikon. Ĉinio estas la lasta stacio de ŝia vizito al Azio.