Frumatene de la 22-a de februaro okazis gasoeksplodo
en la karbminejo Tunlan de la Shanxi-a Koakskarba Grupo. Luo Lin,
estro de la Ĉina Ŝtata Ĝenerala Administracio pri Kontrolado de
Sekura Produktado, atingis la minejon en la sama tago kaj emfazis
alpreni rimedojn por savi la suferantojn de la gasoeksplodo.
Ĝis nun la katastrofo kaŭzis morton de 74 ministoj
kaj vundiĝon de 114.
|