La 22-an de februaro okazis en Tajlando speciala konferenco
de financaj ministroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL)
kaj tiuj de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko. La ministroj kune
diskutis pri situacio de makroskopa ekonomio, pri politiko kaj rimedoj
de ĉiuj landoj kontraŭ la financa krizo kaj kunlaboro de orienta
Azio. Ĉina financa ministro Xie Xuren ĉeestis la konferencon.
La financaj ministroj emfazis, ke oni devas aktive alpreni
rimedojn por trakti la financan krizon kaj teni stabilecon de la
regionaj ekonomio kaj financo. La konferenco ekzamenis kaj publikigis
la "Agadan Planon por Stabiligi Aziajn Ekonomion kaj Financon",
kiu inkluzivas grandigi la preparantan valutan tenejon de 80 miliardoj
da usonaj dolaroj al 120 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj klopodi
por atingi interkonsenton pri la ĉefaj enhavoj de la valuta tenejo
antaŭ majo de la kuranta jaro.
En la konferenco ĉina financa ministro Xie Xuren konigis
la situacion de makroskopa ekonomio de Ĉinio kaj ĉefajn rimedojn
alprenitajn de la ĉina registaro kontraŭ la financa krizo.
Pri la defio alfrontata de la regiona ekonomio, Ĉinio alvokis, ke
ĉiuj flankoj alprenu fortajn rimedojn, fortigu interkonsiliĝon kaj
kunlaboron, kune kontraŭu al la komerca protektismo, klopodu por
teni stabilecon de la regionaj ekonomio kaj financo, kaj akcelu
daŭran kreskadon de ekonomio de orienta Azio.
|