Intervjuate, s-rino Wang Yunxia, profesoro pri juroscienco
el la Ĉina Popola Universitato kaj specialisto pri kulturaj heredaĵoj,
diris en Pekino la 24-an de februaro, ke pro malsukceso de la leĝa
proceso de akuzado pri aŭkciado de la du forprenitaj historiaj objektoj
el la ĝardeno Yuanmingyuan de Ĉinio, koncernaj departementoj devas
ilin revenigi per diplomatiaj rimedoj.
La 23-an de februaro laŭ la loka tempo, pariza loka
juĝejo rifuzis la peton elmetitan de la Eŭropa Ligo pri Protektado
de la Ĉinaj Artoj por fini la aŭkciadon de la du forprenitaj historiaj
objektoj el la ĝardeno Yuanmingyuan fare de la kompanio Christie's,
ĉar la franca juĝejo opiniis, ke la akuzanto ne povas reprezenti
Ĉinion kaj ĝiajn publikajn interesojn. La kompanio laŭplane faros
la aŭkciadon en la 25-a de februaro.
La du historiaj objektoj estis forprenitaj de la alianca
armeo de Britio kaj Francio en 1860 el la ĝardeno Yuanmingyuan.
En 1856 Brito kaj Francio kune lanĉis militon kontraŭ Ĉinio. La
alianca armeo okupis Pekinon kaj forprenis multegajn historiajn
objektojn el la ĝardeno Yuanmingyuan.
|