La 23-an de februaro Ĉinio kaj Vjetnamio okazigis en
la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono malferman ceremonion,
celebre al finkonstruo de la dulandaj limŝtonoj surtere. En la ceremonio
paroladon faris Dai Bingguo, ŝtata konsilanto de Ĉinio, kaj Pham
Gia Khiem, vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj de Vjetnamio.
La limŝtonoj n-roj 1116 kaj 1117 inter la du landoj
precize montras la lokon de la landlimo decidita de la Traktato
de Ĉinio kaj Vjetnamio pri Landlimo Surtere, kaj tiu ĉi landlimo
parte trapasas la kunligejon de la dulandaj ŝoseoj. La malfermo
de la du limŝtonoj montras bonan solvon de la problemo pri tera
landlimo de Ĉinio kaj Vjetnamio.
|