La 25-a de februaro estas la tibeta novjara tago laŭ
la tibeta kalendaro. Okaze de tio multaj turistoj ĉinaj kaj alilandaj
speciale vojaĝis al la Diqing-a Tibeta Aŭtonoma Regiono de Yunnan-provinco
en sudokcidenta Ĉinio por persone sperti la gajan etoson de la festo.
Antaŭvespere de la novjara tago de Tibeto en ĉiuj familioj de tibetanoj
regis varma atmosfero de kantado, dancado kaj gastigado.
Belaj naturaj pejzaĝoj kaj mirindaj naciminoritataj
folkloroj de la nomita regiono altiras al si multajn turistojn ĉinajn
kaj alilandajn, kaj aparte menciindas Shangri-la, kiu ĝuas renomon
en la mondo pro sia ĉarmeco.
|