La 24-an de februaro Ma Zhaoxu, proparolanto de la
Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara
konferenco, ke protektado de la kulturaj heredaĵoj kaj akcelado
de revenigo de historiaj objektoj al la origina lando estas komuna
kono de la internacia socio kaj ankaŭ nerefutebla baza kultura rajto
de la popolo de la origina lando. Li diris, ke aŭkciado de historiaj
objektoj el la ĝardeno Yuanmingyuan malobeas la bazan spiriton de
la internacia konvencio, kaj serioze damaĝas la kulturan rajton
kaj nacian senton de la ĉina popolo.
Samtage, la Ĉina Ŝtata Buroo de Historiaj Restaĵoj
diris, respondante pri aŭkciado de la historiaj objektoj de Ĉinio
en Francio, ke koncerna respondeculo de la buroo jam sendis mesaĝon
al la kompanio Christie's postulante, ke ĝi nuligu aŭkciadon de
koncernaj historiaj objektoj de Ĉinio, kaj esperante, ke la koncernaj
flankoj devas koni kaj respekti la justan postulon de la ĉina popolo.
Respondeculo de la buroo diris ankaŭ, ke la ĉina registaro
firme kontraŭas al aŭkcio de la kontraŭleĝe forrabitaj historiaj
objektoj de Ĉinio. De la 19-a jarcento, kelkaj okcidentaj landoj
forrabis multe da historiaj objektoj el Ĉinio, inkluzive de raraj
historiaj objektoj de Yuanmingyuan. Oni devas redoni ilin al Ĉinio.
|