La 26-an de februaro la loka organiza komitato de la
2010-jara Ŝanhaja Monda Ekspozicio okazigis en Pekino gazetaran
konferencon kaj proklamis, ke glate iras la preparado de la ekspozicio.
Zhong Yanqun, vicestro de la plenuma komitato de la
Ŝanhaja Monda Ekspozicio, diris, ke partoprenantoj de la ekspozicio
aplikos grandan kvanton da avangardaj sciencoj kaj teknologioj kaj
montros siajn novajn produktojn. La ĉi-foja ekspozicio diskonigos
al la tuta mondo la mediprotektan koncepton kaj avangardajn mediprotektajn
sciencojn kaj teknologiojn.
Zhong Yanqun diris ankaŭ, ke ĝis la 23-a de februaro,
entute 231 landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis sian partoprenon
en la ekspozicio.
|