Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio publikigis la "Registron pri Homaj Rajtoj de Usono en 2008"

La 26-an de februaro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la "Registron pri Homaj Rajtoj de Usono en 2008", responde al la "Landaj Raportoj pri Homaj Rajtoj en 2008" publikigita de la Ŝtata Departemento de Usono en la 25-a de februaro, kiu refoje faras riproĉon al la homrajta situacio de pli ol 190 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio.

Tio estas la 10-a "Registro pri Homaj Rajtoj de Usono" publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio responde al la "Landaj Raportoj pri Homaj Rajtoj" publikigita de Usono, celante "konigi al la tutmondaj popoloj la efektivan situacion de homaj rajtoj de Usono kaj instigi Usonon konsideri sian misagon".

La registro konsistas el 6 partoj: pri vivo kaj persona sekureco, pri civitanoj kaj politikaj rajtoj, pri rajtoj de ekonomio, socio kaj kulturo, pri rasa diskriminacio, pri rajtoj de virinoj kaj infanoj, pri atencado al homaj rajtoj de aliaj landoj.