Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Wen Jiabao intervidiĝis kun Hirofumi Nakasone

La 1-an de marto en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun nova japana ministro de eksteraj aferoj Hirofumi Nakasone, kiu faras sian unuan viziton al Ĉinio. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj pri la komune interesataj internaciaj kaj regionaj problemoj.

Invitite de ĉina ministro de eksteraj aferoj Yang Jiechi, Hirofumi Nakasone atingis Pekinon en la 28-a de februaro. En tiu tago Yang Jiechi interparolis kun li. La du flankoj opinias, ke en la nuna internacia financa krizo, la du landoj devas intensigi kunlaborojn duflankajn, regionajn kaj internaciajn. Koncerne la problemon de la insularo Diaoyu, Yang Jiechi eksplikis la justan starpunkton de Ĉinio kaj postulis, ke Japanio estu diskreta je siaj agoj kaj vortoj.