Posttagmeze de la 28-a de februaro ĉina ĉefministro
Wen Jiabao faris surretan interparolon kun retumantoj en la intervju-ĉambro
de la Ĉina Registara Retejo.
"Mi ĉiam opinias, ke la popolo rajtas scii kion
la registaro pensas kaj kion ĝi faras, kaj fari kritikojn pri la
politikoj de la registaro. La registaro devas demandi de la popolo
pri la politikaj aferoj kaj serĉi konsilojn de ĝi" Per mallongaj
kaj sinceraj vortoj Wen Jiabao komencis sian interparolon kun retumantoj.
Tio mallongigis la distancon de la interparolantoj.
De investo kaj impost-redukto al projekto pri revigligo
de industrio, de scienca apogo al socia garantio, de enoficigo al
edukado, de kuracado al loĝdomo, Wen kun firmaj mieno kaj fido faris
projekton por respondi al la financa krizo kaj prosperigi ekonomion.
Dum la pli-ol-duhora interparolado demandoj faritaj
de retumantoj superis 300 mil, vizitkvanto de la retpaĝo atingis
150 milionojn kaj pli ol miliono da homoj rigardis la surretan videon.
Je la fino Wen Jiabao diris: "Mi venas kun sincereco.
Mi ne opinias, ke mia respondo al ĉiu demando estas bona, tamen
miaj vortoj estas honestaj. Mi esperas, ke la aferoj promesitaj
de mi povos realiĝi!"
|