La 2-an de marto la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio publikigis la blankan libron "50-a Datreveno de Demokratia
Reformado en Tibeto". La libro detale kaj precize konigas historian
fonon de la demokratia reformado antaŭ 50 jaroj en Tibeto, procezon
de la reformado kaj ŝanĝiĝojn kaj atingojn de Tibeto post la reformado.
Ĉi-jare oni celebros la 50-an datrevenon de la demokratia
reformado en Tibeto. Retrorigardante la historian procezon de la
demokratia reformado, la blanka libro konigas la regulon de la socia
evoluo kaj malkovras per faktoj diversajn mensogojn de la kliko
de Dalai-lamao pri tibeta problemo kaj lian veran vizaĝon. La libro
estas tre utila por klarigi veron kaj malveron de la historio kaj
konigas al homoj la veran, disvolviĝantan kaj ŝanĝiĝantan Tibeton.
|