Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Lunsonda satelito sukcese koliziis kontraǔ la luno

La 1-an de marto je la 16-a horo kaj 13 minutoj lunsonda satelito Chang'e-1, lanĉita de la Xichang-a Satelit-lanĉa Centro en la 24-a de oktobro 2007, teleregate koliziis kontraǔ la luno. La kolizia punkto estas je 1.50 gradoj de suda latitudo kaj 52.36 gradoj de orienta longitudo.

Kolizio kontraǔ la luno estas ĝenerale uzata de la internacia spaconaŭtika rondo por fini la mision de lunsonda aparato. La kolizio levas grandan kvanton da polvo. Sciencistoj deziras esplori naskiĝon de la luno pere de analizo de elementoj de la luna polvo. Ĝi ankaǔ donas projektan bazon por eviti kolizion de astroidoj kontraŭ la tero.