La 3-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la dua sesio
de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco (ĈPPIK).
 En
la inaǔguro oni aprobis la tagordon de la dua sesio de la 11-a Tutlanda
Komitato de ĈPPIK, aǔskultis la laborraporton de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, faritan de ĝia prezidanto Jia
Qinglin, kaj raporton pri mocioj ricevitaj en la unua sesio de la
11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, faritan de ĝia vicprezidanto Zhang
Rongming.
La
sesio daǔros 9 tagojn kaj fermiĝos en la 12-a de marto.
|