En la 4-a de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris,
ke oni devas fari sciencan demonstron pri ĉiu grava investa plano
de la registaro, sciigi kaj klarigi al la popolo por ke ĝi faru
superrigardon.
Partoprenante en grupa diskutado de la dua sesio de
la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Wen diris, ke
nuntempe la plej granda malfacilo estas la internacia financa krizo.
Por trakti ĝin oni devas havi grandan sumon da investo de la registaro,
kaj samtempe atenteme enkonduki investon el la socio kaj popolanoj.
|