La 4-an de marto la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola
Kongreso (TPK) okazigis la unuan gazetaran konferencon. Li Zhaoxing,
proparolanto de la sesio, respondis demandojn de raportistoj en-
kaj eksterlandaj pri la tagordo de la sesio kaj rilataj laboroj
de TPK.
La dua sesio de la 11-a TPK, daǔronta 8.5 tagojn, inaǔguriĝos
matene de la 5-a de marto kaj fermiĝos posttagmeze de la 13-a. La
sesio havas ses programojn: aǔskulti kaj ekzameni registaran laborraporton,
ekzameni kaj aprobi plan-raporton kaj buĝet-raporton, aǔskulti kaj
ekzameni laborraportojn de la Konstanta Komitato de TPK, la Plej
Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo.
La inaǔguro, fermo kaj ĉiuj plenaj kunvenoj de la sesio
estos malfermitaj al en- kaj eksterlandaj raportistoj. En la 13-a
de marto post la fermo ĉina ĉefministro Wen Jiabao respondos demandojn
de raportistoj en- kaj eksterlandaj.
|