La 5-an de marto en Pekino Qin Gang, proparolanto de
la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, emfazis en regula gazetara
konferenco, ke Ĉinio plue disvolvos amikajn kunlaborajn rilatojn
kun Sudano.
En la 4-a de marto la Internacia Kriminala Tribunalo
en Hago de Nederlando deklaris sendi oficialan ordonon aresti sudanan
prezidenton Omar Hasan Ahmad al-Bashir, kiu estas suspektata fari
militan kaj kontraŭhomaran krimon en la darfura regiono de Sudano.
Qing Gang diris, ke Ĉinio havas motivon bedaŭri kaj
maltrankviliĝi pri la menciita decido de la tribunalo kaj esperas,
ke la internacia socio inkluzive de la Konsilio de Sekureco de UN
aŭskultos kaj respektos voĉojn de membroj de la Afrika Unio, Ligo
de Arabaj Landoj kaj Nealianca Movado.
|