En la 5-a de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris
registaran laborraporton en la inaǔguro de la dua sesio de la 11-a
Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke oni devas preni ĉiujn eblajn
rimedojn por akceli dungiĝon, kaj por tio la centra financo investos
42 miliardojn da juanoj (ĉ. 6.1 miliardoj da usonaj dolaroj).
Wen diris, ke oni devas meti laborigon de altlernejaj
diplomiĝintoj en elstaran lokon, kaj samtempe havigi laborojn al
kamparanoj en urboj per registara investo kaj konstruado de gravaj
projektoj. Krome oni devas doni helpon en laborigo al tiuj, kiuj
malfacile trovas laboron en urbetoj, senenspezaj familioj kaj laborkapabluloj
en regionoj trafitaj de katastrofo.
Wen diris ankaǔ, ke oni devas subteni mementreprenadon
por krei laborŝancojn; doni oportunon kaj favorecon en eniro de
merkato, imposto kaj financo; kaj kuraĝigi la servan industrion,
laborul-densajn, mez- kaj malgrandajn entreprenojn, kaj neŝtatan
ekonomion plene ludi sian rolon por liveri pli multajn postenojn.
|