La 7-an de marto Hong Hao, oficisto de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
en 2010, konigis, ke laŭ buĝeto, la sumo por konstruado de bazaj
instalaĵoj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010 estas 18 miliardoj
da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro), kaj tiu por ĝia funkciado
10.6 miliardoj da juanoj.
Hong Hao, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso,
diris, ke dum la monda financa krizo, gastigo de la Ŝanhaja Monda
Ekspozicio en 2010 estas bonega ŝanco por revigligi ne nur la ĉinan
ekonomion sed ankaŭ la mondan.
La Ŝanhaja Monda Ekspozicio okazos de la 1-a de majo
ĝis la 31-a de oktobro en 2010.
|