Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio esperas, ke Francio pozitive respondos al gravaj zorgoj de Ĉinio

La 7-an de marto Yang Jiechi, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco de la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, ke nuntempe, la interrilatoj de Ĉinio kaj Francio falis en embarason, pri tio Ĉinio ne havas respondecon. Ĉinio esperas, ke Francio pozitive respondos al gravaj zorgoj de Ĉinio.

Yang Jiechi diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam alte taksas siajn rilatoj kun Francio, kaj faris gravan penadon por tio. Li mem havas konfidon al longatempa disvolvo de la rilatoj inter la du landoj. Li daŭrigis, ke sana disvolvo de la dulandaj interrilatoj favoras al la komunaj interesoj de la du flankoj, kaj tio estas deziro de la du popoloj.

Pri aŭkcio de la du ĉinaj historiaj objektoj de la ĝardeno Yuanmingyuan, Yang Jiechi diris, ke tiuj ĉi historiaj objektoj estis forrabitaj alilanden, la aŭkcio de ili estas malmorala agado. Ĉinio oponas aŭkciadon de tiuj objektoj kaj rajtas ilin rehavigi al si.

En la pasinta decembro franca prezidento Nicolas Sarkozy intervidiĝis kun Dalai-lamao vizitanta en Eŭropo, malgraǔ firma opono de la ĉina registaro. Li opinias, ke tiu ĉi agado serioze damaĝis la senton de la ĉina popolo kaj malutilas al la interrilatoj de la du landoj.