La 9-an de marto la Ĉina Homrajta Instituto malfermis
"Tibetan Homrajtan Retejon". Tio estas la unua retejo
de Ĉinio kun la temo pri la homaj rajtoj de Tibeto.
La retejo sisteme konigas longan historion kaj kulturon
de Tibeto, montras grandajn ŝanĝiĝojn de la homrajta stato de Tibeto
en la pasintaj 50 jaroj, post kiam la loko ekplenumis demokratian
reformadon kaj liberigis milionon da servutuloj, kaj profunde malkovris
obskurecon, malprogresecon kaj kruelecon de la malnova socio de
Tibeto sub la feŭda servutula reĝimo kun unuigo de la regpotenco
kaj religio, regata de Dalai-lamao, kaj ankaŭ ĝian seriozan damaĝon
al la homaj rajtoj.
|