La 10-an de marto Li Yizhong, ĉina ministro de industrio
kaj informadiko, diris en Pekino, ke nuntempe aperas iom da pozitiva
tendenco en la ĉina industrio, kiu tamen sin trovas ankoraŭ en la
plej malfacila periodo.
Li Yizhong diris en la gazetara konferenco de la regula
jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso okazinta en la sama tago,
ke en la unuaj du monatoj de la kuranta jaro, la produktokvanto
de ŝtal-laminataĵoj pliiĝis je 3.1% ol tiu en la sama periodo de
la pasinta jaro, la produktokvanto de cemento je 17%, kaj la produktokvanto
kaj vendokvanto de aŭtoj atingis la nivelon en la pasinta julio.
Tio estas aktiva signo de industria funkciado.
Li diris ankaŭ, ke la ĉina industrio sin trovas ankoraŭ
en la plej malfacila periodo kaj vizaĝas al multaj defioj.
|