Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La 25-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarkto ekveturis al hejmlando

Fininte sian esploran taskon, la 25-a scienca ekspedicio de Ĉinio kun pli ol 140 membroj adiaŭis, la 9-an de marto laŭ la pekina tempo, la stacion Zhongshan en Antarkto kaj ekveturis per la ŝipo Xue Long al la hejmlando. Kaj en Antarkto ankoraŭ restas 28 ekspedicianoj por scienc-esplorado en la stacio Zhongshan por unu jaro.

La ekspedicio forlasis Ŝanhajon por veturi al Antarkto en la 20-a de oktobro 2008. En la pasintaj 4 monatoj, ĝi finkonstruis la unuan ĉinan kontinentan scienc-esploran stacion Kunlun kaj faris scienc-esploradon al Glacia Breto Amery kaj ĉirkaŭa oceano.