Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio asignos 3.4 miliardojn da juanoj por mediprotekta konstruado

La 11-an de marto Zhang Lijun, ĉina vicministro de mediprotektado, diris en Pekino, ke rimarkinde reduktiĝis la ellasa kvanto de sulfura dioksido kaj tiu de kemia oksigena postulo en Ĉinio pasintjare. Kaj Ĉinio asignos en la kuranta jaro 3.4 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por mediprotekta konstruado.

Intervjuate de raportisto en la informa centro de la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, Zhang Lijun diris, ke en 2008 la ellasa kvanto de kemia oksigena postulo en la tuta lando malleviĝis je 4.4% kaj tiu de sulfura dioksido je 5.9% kompare kun tiuj en 2007. Tio metis firman bazon por ke Ĉinio realigu la ellaso-reduktajn celojn de 2006 ĝis 2010.