Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Areto da usonaj parlamentanoj intence konfuzas veron kun malvero koncerne tibetajn aferojn

Respondante demandon pri la mocio koncernanta Tibeton prezentita de kelkaj parlamentanoj de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono, Ma Zhaoxu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la 10-a de marto, ke tiuj parlamentanoj de Usono faris la mocion kontraŭ Ĉinio sen konsideri la historian kaj nunan situaciojn, beligis la malnovan Tibeton kruelan kaj postiĝintan, laŭdis Dalai-lamaon ĉiam secesiganta sian patrolandon, kaj maljuste kondamnis la nacian kaj religian politikojn de Ĉinio, tio tute konfuzis pravon kun malpravo kaj malkovris ilian malnoblan motivon. Tion firme oponas la ĉinaj registaro kaj popolo.

Ma Zhaoxu diris ankaŭ, ke Ĉinio esperas, ke la koncernaj parlamentanoj de Usono respektos la faktojn, sin liberigos el antaŭjuĝoj kaj ĉesigos akceladon de la koncerna mocio, kaj montros sin morala kaj devosenta antaŭ la publiko.