Posttagmeze de la 11-a de marto, ĉina eksterafera ministro
Yang Jiechi interparolis kun usona ŝtata sekretario Hillary Clinton
en Vaŝingtono. La du flankoj atingis kelkajn komunajn konojn pri
antaŭenpuŝo de sana kaj stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio
kaj Usono.
La du flankoj konsentis teni oftajn kontaktojn altrangajn
kaj alirangajn, kaj atingis komunan konon pri konkreta aranĝo de
establo de la sistemo de "Ĉina-Usona Strategia Ekonomia Dialogo".
La du flankoj samopinias, ke trakti financan krizon estas grava
punkto de la kunlaboro inter la du landoj en la venonta periodo.
|