Antaŭtagmeze de la 12-a de marto fermiĝis en Pekino
la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), kiu inaŭguriĝis posttagmeze de
la 3-a de marto en Pekino.
Dum la sesio ĈPPIK-membroj ekzamenis la laborraporton
de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj la
raporton pri proponoj prezentitaj de la unua sesio de ĈPPIK, ĉeestis,
kiel observantoj, la 2-an sesion de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso,
aŭskultis kaj diskutis pri la registara laborraporto kaj aliaj koncernaj
raportoj.
|