Vizitante la ekspozicion pri la 50-jariĝo de la tibeta
demokratia reformado en la Palaco de Nacia Kulturo en Pekino, Banĉen
Erdini la 11-a Qoigyi Gyibo, diris, ke la liberiĝo de la tibetaj
servutuloj tute konformas al la doktrino de tibeta budhismo. Li
diris ankaŭ, ke la ekspozicio spegulas la obskuron de la tibeta
servutula sistemo kaj la mizeran vivmedion de tibetanoj kaj plene
montras la grandegan ŝanĝiĝon de Tibeto en la pasintaj 50 jaroj,
miliono da liberigitaj servutuloj akiris la rajtojn de persona libereco,
ekzisto kaj evoluado, la laborantaj popolanoj fariĝis mastroj de
Tibeto. Faktoj estas pli elokventaj, ke nur la Komunista Partio
de Ĉinio povas doni dignon kaj liberecon al miliono da servutuloj.
|