La 13-an de marto Liu Jianchao, ĉina ambasadoro en
Filipinoj, vizitis Alberto G. Romulo, filipinan ministron de eksteraj
aferoj. Pri leĝprojekto pri baza linio de teritoria maro, Liu reasertis
la starpunkton de Ĉinio, ke de antikve Huangyan-insulo kaj Nansha-insularo
estas ĉina teritorio, kaj Ĉinio posedas nekontesteblan suverenecon
super ili kaj la proksimaj maroj. La du landoj devas kune protekti
pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro kaj klopodi por pace solvi
la diverĝon pere de dialogo. Ĉinio volas plue puŝi la kunlaboron
kun Filipinoj kaj koncernaj flankoj pri la Suda Ĉina Maro laŭ la
principo flankenlasi la disputon kaj fari kunan ekspluatadon.
Romulo diris, ke Filipinoj observos la Konduto-Deklaracion
de Diversaj Flankoj pri la Suda Ĉina Maro, kaj deziras pliigi la
kunlaboron kun Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro.
Romulo gratulis Liu pro lia enoficiĝo de la ambasadoreco,
kaj deziris al li agrablan laboron en Filipinoj. Liu diris, ke li
penados antaǔpuŝi la ĉin-filipinajn rilatojn kaj amikecon inter
la du popoloj en sia oficperiodo.
|