La 10-an de marto Usona parlamento aprobis la klaŭzon
n-ro 727 de la sinteza asigna leĝoprojekto en 2009, kiu limigas,
per bremso de uzado de registara kapitalo, importadon de ĉinaj kortbirdaĵoj.
La 16-an de marto en Pekino Yao Jian, proparolanto de la Ministerio
de Komerco de Ĉinio, informis, ke Ĉinio prezentos proceson al la
Monda Komerca Organizo kontraŭ tio kaj rezervos rajton preni pluajn
rimedojn.
|