Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio manifestas suverenecon super la Suda Ĉina Maro

La 14-an de marto la plej granda ŝipo de fiŝkapta administrado de Ĉinio, Ĉina Yuzheng n-ro 311, veturis de Sanya, Hainan-provinco, al la Suda Ĉina Maro por plenumi taskon de fiŝkapta eskorto. Ĝi atingis la insularon Xisha en la 15-a de marto. La ĉefa tasko de tiu ĉi ŝipo estas eskorti ŝipojn de fiŝkaptado en insularoj Nansha kaj Xisha de Ĉinio kaj manifestas la ĉinan suverenecon super la insuloj en la Suda Ĉina Maro.