La 19-an
de decembro 2008 Esperanto-kurso de la Heilongjiang-a Scienc-teknologia
Instituto okazigis interkonan vesperon celebre al la 149-a datreveno
de la naskiĝo de Zamenhof (1859.12.15 - 2008.12.15), al la Nova
Jaro 2009 kaj al la finiĝo de la Esperanto-kurso. Ĝin ĉeestis 120
studentoj el la Heilongjiang-a Scienc-teknologia Instituto kaj 12
samideanoj kaj gastoj el la urboj Harbino kaj Jiamusi de Heilongjiang-provinco,
inter kiuj estas s-ro Zhao Dong-wei el la Heilongjiang-a Soci-scienca
Asocio, veterana esperantisto kaj prof. Yang Ren el la Harbin-a
Industria Universitato.
Prof. Song Ping el la Heilongjiang-a Scienc-teknologia
Instituto gvidis la interkonan vesperon. Ĉiuj samideanoj prezentis
sin per Esperanto, kaj prof. Yang Ren faris belan parolon en Esperanto.
Poste gastoj donis premion al la studentoj, kiuj gajnis en la parola
konkurso de Esperanto. La premiitoj faris paroladon en Esperanto,
kaj ĉiuj ĉeestantoj ege miris, ke ili parolas Esperanton ĝuste,
flue kaj klare, ĉar ili lernis Esperanton nur du monatojn. Sekve
oni prezentis programerojn por la vespero. Fine la ĉeestantoj kune
dancis, ĝoje faris fotojn por gardi belajn momentojn.
|