La unua monatkunveno de esperantistoj ĉirkaŭ Pindong
okazis la 3-an de januaro, 2009, en la kafejo Babisong en Pindong,
Taiwan. Ĝin ĉeestis samideanoj Reza el Irano, Mario el Italio kaj
aliaj 11 esperantistoj, inkl. de Ingrid kaj Flora de Taiwan, kiuj
vojaĝis al Japanio por partopreni en la Japana Kongreso de Esperanto.
Mario el Italio kaj lia taiwan-a edzino
estis ĉe la kunveno portempe. Unue ni legis la tekston de la gazeto
"La Movado" el Japanio pri la 95-a Japana Kongreso de
Esperanto kaj pri la vizito de Ingrid kaj Flora al la hiroŝima bazlernejo
de Japanio. La teksto estis skribita en la japana lingvo, kaj enĉinigita
de Saburos.
Due
ni kune legis la Esperantan tekston de Fukumoto Hirotsugu pri la
kongreso "Dankon al Ĉiuj", aperintan en La Revuo Orienta
(en la numero de decembro, 2008). Ĉiuj ĉeestantoj havis la kopion
de la artikolo. Abnego tuj interpretis ĝin en la ĉinan lingvon por
kelkaj freŝaj E-komencantoj.
Trie ni kantis la kanton "Esperanto,
la lingvo por ni" laŭ la melodio de "My Bonie lies over
the ocean".
Post la kantado ni libere interparolis
pri la vajaĝo de samideanoj Ingrid kaj Flora en Japanio, pri la
lingvo internacia ktp.
La
tri freŝaj kaj junaj E-komencantinoj montris sian intereson al Esperanto
kaj volon lerni ĝin. Ili bone komprenas kaj parolas japane post
du-jara lernado. Kun talento por lingvo, ili eble atingos ĝojigan
nivelon baldaŭ.
|