Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


"Esperanto kunligas nin"

La libro "Esperanto kunligas nin" estas kompilita ĉefe el artikoloj publikigitaj en la revuoj El Popola Ĉinio kaj La Mondo. Ĝi, konsistanta el tri partoj: “Fremdlandaj esperantistoj en Ĉinio”, “Ĉinaj samideanoj eksterlande” kaj “Esperanto kunligas nin”, estas eldonita de la Ĉina Fremdlingva Eldonejo en du lingvoj Esperanto kaj la ĉina lingvo. Laŭ la titolo de la libro oni jam scias, ke la libro temas pri amikaj kontaktiĝoj inter ĉinaj kaj alilandaj samideanoj per Esperanto.

La libro kun 234 paĝoj kaj 67 fotoj estas en formato 140 x 210 mm. La prezo estas 12 eŭroj (inkluzive de sendokosto). Ĝi mendeblas ĉe:

Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio

Telefono: +86-10-68995937,68326682

Telefakso: +86-10-68321808

Retpoŝto: libroservodeepc@163.com

Se vi havas krediton ĉe la Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pag-atestilo al la Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Ĉinio.