Post longa klopodado la Tutmonda Esperantista 
              Ĵurnalista Asocio (TEĴA) estis oficiale registrita ĉe la fino de 
              decembro 2008 en Litovio. TEĴA estas la unua internacia organizo 
              kun la ĉefsidejo en Litovio. Tiu specifaĵo prokrastis la registradon, 
              ĉar ĝis nun ekzistis precedentoj nur pri registrado de filioj de 
              jam jure ekzistantaj internaciaj organizoj kun ĉefsidejo aliloke. 
             Plia kaŭzo de la prokrastado estis problemo 
              pri jura adreso de la asocio. La efektiva sidejo de TEĴA en la oficejo 
              de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) en Vilno ne estis akceptita, 
              ĉar daŭras jura proceso pri diskuto rilata al la posedo de la ejo. 
              Grava municipa oficisto opinias, ke la ejo estis donita al LEA nur 
              por provizora uzo, kaj ke ĝi devas esti liberigita. 
             Kvankam LEA gajnis la proceson en la unua 
              instanco, tamen la sekva instanco renversis la decidon, kaj la fina 
              decido povas ankoraŭ daŭri longe. Tial oni unue provis uzi la adreson 
              de la sidejo de LEA en Kaunas, sed montriĝis, ke tiu ejo pro financaj 
              kaŭzoj formale estas posedata de la municipo, kaj ankaŭ ĝin sekve 
              ne eblas uzi kiel juran sidejon de TEĴA. Fine oni trovis taŭgan 
              formalan juran adreson ĉe alia oficejo en Vilno. 
             Poste montriĝis necese havigi al notario 
              kopiojn de la pasportoj de ĉiuj fondantaj estraranoj. Fine la 18-an 
              de decembro la ŝtata registra centro de Litovio registris en la 
              registro de juraj personoj la Tutmondan Esperantistan Ĵurnalistan 
              Asocion kaj donis al ĝi la entreprenan kodon 302290854. La atestilo 
              pri la registriĝo estis transdonita al TEĴA la 22-an de decembro. 
             Helpe de tiu atestilo TEĴA nun povas mendi 
              oficialan stampilon, pere de la stampilo malfermi konton en banko, 
              kaj poste ja eblos produkti la planatajn membrokartojn. 
             Laŭ la prognozo de la sekretario, la membrokvanto 
              de TEĴA devis atingi ĝis la jarŝanĝo triciferan numeron, sed tiu 
              ĉi prognozo ne plene realiĝis. TEĴA nun unuigis entute 95 ĵurnalistojn 
              el 38 landoj. 
             
              
              
              
              
             |