La koruso Verda Stelo estis kreita de
Pedro Vilaroig kaj Juan Carlos Ruiz en la jaro 1984, ene de la Madrida
Esperanto-Liceo, kun la celo krei novan koncepton de muzika ludado.
La koruso komencis kanti en Esperanto unue en malgrandaj kunvenoj
de esperantistoj, kaj iom post iom etendis siajn ludadojn al pli
ampleksa spaco. Ĝi riĉigis sian repertuaron per folkloro kaj klasikaĵoj
en aliaj lingvoj, cele al aŭdaca kaj ampleksa formo de arta ludado.
Okaze de la Universala Kongreso de Esperanto,
ĝi prezentis en la Muzika Palaco de Valencio la kantaton en Esperanto
"La profil' de viaj spuroj" komponitan surbaze de la teksto
de Miguel Fernández, fare de ĝia direktoro kaj fondinto Pedro Vilaroig,
akompanata de la Simfonia Orkestro de Valencio. La koruso Versa
Stelo estas membro de la Korusa Federacio de Madrido, partoprenante
en ĝiaj aktivecoj en kaj ekster la Madrida Komunumo.
La Korusa Asocio Verda Stelo stariĝis
oficiale en Madrido la 12-an de decembro 1985.
La celoj de tiu ĉi asocio estas:
-- promocii inter siaj membroj la emon
al la korusa muziko en ĉiuj landoj kaj kulturoj.
-- promocii inter siaj membroj la intereson
por la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia rilato kun la muziko
kaj folkloro.
-- disvolvi sociajn, kulturajn kaj muzikajn
aktivecojn same enlande kiel eksterlande, kun speciala atento al
la publika prezentado de korusaj komponaĵoj.
-- esti vehiklo de la kultura interŝanĝo
inter diversaj etnoj per la muziko kaj la lingvo Esperanto.
En la jaro 1987 estiĝis la orkestro Verda
Stelo, kiu koncertis kaj akompanis la koruson dum kvin jaroj.
Nuntempe la koruso, direktita de Laura
Carballo, havas proksimume tridek gekantistojn kaj faras siajn kantoprovojn
en la preĝejo San Francisco el Grande de Madrido; en ĉi tiu preĝejo
ĝi partoprenis en kelkaj elsendoj de la Hispana Televido. Tio estis
petata por ĉiaspecaj prezentadoj, kiuj ampleksas konkursojn (Habaneras
de Torrevieja), recitalojn en privataj centroj, akademiaj eventoj,
kulturaj centroj, geedziĝoj, kongresoj, omaĝoj, Nacia Aŭditorio,
Teatro Monumenta, ktp. (ĝi estis alvokita por la amasa koncerto
en Madrido, fiaskinta pro la pluvo, de la franca muzikisto Jean
Michele Jarre).
La 11-an de januaro 2009 ĝi aperis en
la programo "Conciertos" de la dua ĉeno de la Hispana
Televido, en kiu ĝi partoprenis en prezentado de la "Zarzuela",
"Viva la Verbena" de Luis Aguilé.
Ĝia repertuaro en Esperanto estas multnombra,
en kiu elstaras la "Ave Maria" komponita de Pedro Vilaroig.
|