En Brazilo oni multe uzas Esperanton ĉe
la organizo Legio de Bona Volo (LBV), fondita en la jaro 1950. De
tiam la organizo jam uzas Esperanton por aperigi librojn, gazetojn,
paĝaron en interreto k. a. Krom tio LBV instruas la lingvon de Zamenhof
en siaj lernejoj, diversaj konstruaĵoj, al kiuj la popolo iras por
ricevi helpon kaj apogon.
Legio de Bona Volo naskiĝis antaǔ 59 jaroj
en la urbo Rio-de-Janeiro, sed aktuale ĝi havas filiojn kaj branĉojn
tra la mondo, en diversaj landoj, inkluzive de Usono, Portugalio,
Argentino, Urugvajo, Paragvajo kaj Bolivio. LBV ĉiam prizorgas malriĉajn
familiojn, oferante al ili diversajn bezonatajn helpojn. Miloj da
infanoj ĉiutage iras al LBV por ricevi edukon kaj prizorgon.
 La
uzado de Esperanto en LBV okazas ankaǔ ĉe la granda Piramido, Templo
de Bona Volo, la multe vizitata monumento en la ĉefurbo de Brazilo.
La templo estas ekumena kaj akceptas ĉiutage vizitantojn el diversaj
landoj. Ene de la Piramido estas multaj ĉambroj por diversaj kialoj,
ekzemple la ĉambro tiel nomata Art-Galerio, kiu akceptas artistojn
el la tuta mondo. Estas muzeoj, ĉambro por muzik-prezentado, k.a.
|
Speciala ĉambro de Piramido
de LBV kie turistoj ripozas kaj meditadas |
Al ĉiuj kiuj volas viziti Brazilon, povas
kontakti LBV kaj ĝi certe helpos turistojn pri akceptado kaj gvidado
en Brazilo.
Alia punkto tre grava pri LBV, temas pri
tio ke ĝi reprezentas Latin-Amerikon ĉe la Ekonomia Konsilantaro
de Unuiĝintaj Nacioj.
La prezidanto de LBV estas s-ro José de
Paiva Netto, fama verkisto kaj ĵurnalisto, kiu multe subtenas Esperanton.
Li diris: "Ni devas labori kune por la konstruado de pli bona
mondo."
Se
vi volas pli da informoj pri LBV, bonvolu viziti la retojn: <http://www.bonavolo.com/>,
<http://www.paivanetto.com.br/>, <http://www.tbv.com.br/>
(Paulo Cesar Pereira)
|