Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Eldoniĝis la papera "Espero.com.cn 2008"

En aŭgusto kaj septembro de 2008 la mondo fiksis siajn rigardojn al Pekino de Ĉinio. La 29-aj Olimpikoj kun la temo “Unu Mondo, Unu Sonĝo” okazis en Pekino de la 8-a ĝis la 24-a de aŭgusto, kaj la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj de la 6-a ĝis la 17-a de septembro. Per tio la ĉinoj realigis sian sonĝon de cent jaroj.

En la 29-aj Olimpikoj, partoprenitaj de pli ol dek mil sportistoj el 204 landoj kaj regionoj, oni superis 38 mondajn rekordojn kaj 85 olimpikajn. En la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj, partoprenitaj de pli ol 4 mil handikapitaj sportistoj el 147 landoj kaj regionoj, laŭ la koncepto “superado, harmonio kaj kunĝuado” oni rompis pli ol 100 mondajn rekordojn kaj montris al la mondo forton kaj brilon de la vivo.

Memore al tiuj sportkunvenoj ni eldonis tiun ĉi paperan revuon por registri la olimpikan spiriton “pli rapide, pli alte kaj pli forte” kaj brilajn scenojn de la konkursoj.

Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.

Telefono: +86-10-68995937, 68326682

Telefakso: +86-10-68321808

Retpoŝto: <libroservodeepc@163.com>; <elpc@china.com>

Se vi havas krediton ĉe Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pag-atesto al la Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Ĉinio.

Prezo: 2 eŭroj; sendokosto: 1 eŭro

Redakcio de El Popola Ĉinio