 Okazis
en Brazilo, en la 18-a de aprilo, la sesa Renkontiĝo de Esperanto
de la urbo Braziljo, la ĉefurbo de la lando. La ĉiu-jara kunveno
estas organizita de la Brazilja Esperanto-Asocio. De antaŭ kelkaj
jaroj la afero okazadas ĉe la sidejo de Legio de Bona Volo, organizo
kiu jam uzadas kaj apogadas Esperanton de antaŭ preskaŭ 60 jaroj.
Dekoj da homoj kaj reprezentantoj el diversaj
organizoj ĉeestis en la ĉi-jara kunveno. Inter la artaĵoj de la
renkontiĝo estis prezentado de video pri la vivo de Zamenhof kaj
multaj E-kantistoj sin prezentis kun kanzonoj pri kaj en Esperanto.
La sidejo de LBV en la ĉefurbo de Brazilo,
estas unu el la plej vizitata loko de turistoj kaj esperantistoj.
En la konstruaĵo troviĝas la PARLAMUNDI de LBV, tio estas granda
parlamento kun multaj aŭditorioj kaj ĉambroj por kongresoj kaj renkontiĝoj.
LBV ĉiam pretas akcepti la Esperantajn kunvenojn, ĉar la organizo
jam spertas kaj apogadas la lingvon internacian de antaŭ preskaŭ
60 jaroj, de sia fondiĝo.
La ceremoniestro invitita de la LKK por
la kunveno estis s-ro Paulo César Pereira, reprezentanto de la Esperanta
Fako de Legio de Bona Volo. Li menciis tion ke la organizo (LBV)
ĉiam pretas helpi la lingvon kreitan de Zamenhof por interkompreno
de la homaro. Ĉe la Parlamundi, en la konstruaĵo kie okazis la kunveno,
Esperanto estas unu el la oficialaj lingvoj parolataj de la vizitantoj
kaj turistoj.
Por viziti la konstruaĵon kie okazis la
renkontiĝo, sufiĉas klaki sur: www.tbv.com.br <http://www.tbv.com.br/>
(Paulo)
|