Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperanto en du festivaloj

de LAŬLUM

 

La aǔtoro

En aprilo mi vojaĝis laŭ invito al Ji'nan, ĉefurbo de Shandong-provinco, por partopreni la Festivalon pri Sciencoj kaj Artoj aranĝitan de la Unua Mezlernejo de Ji'nan, en kiu mi lernis antaŭ 72 jaroj, kaj profitante tiun ŝancon mi decidis viziti gesamideanojn Neĝeta kaj ŝian francan edzon Michel en la urbo Zhenjiang laŭ ilia invito. Por tiu mezlerneja festivalo mi preparis prelegon Pri la Lingva Problemo en la Informadika Epoko, kun la celo diskonigi Esperanton.

20 minutojn post la 14-a de la 14-a de aprilo, mi ekveturis per ekspresa trajno D-37 kaj post 3 horoj mi finis la veturadon, kiu antaŭe bezonis 6 aŭ 8 horojn -- niaj teknikistoj sukcesis tiel altigi la rapidecon de la trajnoj en la lastaj jaroj. Veturante per aŭto de la fervoja stacio tra la urbo mi rimarkis, ke granda ŝanĝiĝo okazis al Ji'nan, kiun mi vizitis en 2003: multiĝis aŭtoj, domegoj kaj pontoj por ekspresaj aŭtovojoj.

Post enhoteliĝo, mi tuj telefonis al samideano Huang Enliang por interkonsiliĝo pri mia aktivado por Esperanto dum miaj du tagoj en la urbo. Bedaŭrinde, li kaj s-ino Zou Aimin, la ĝenerala sekretario de la loka E-societo estis tre okupitaj, tial ni ne povis intervidiĝi tiuvespere.

Antaŭtagmeze de la 15-a, okazis la solena inaŭguro de la Festivalo, kiu daŭros duonmonaton. Posttagmeze, mi la unua faris mian prelegon Pri la Lingva Problemo en la Informadika Epoko. Mia parolado konsistis el 5 partoj: 1. La karakterizaĵoj kaj problemoj en la informadika epoko. 2. La graveco de lingvo kaj lingva problemo en la informadika epoko. 3. La angla ne povas bone solvi la problemon de internacia komunikado. 4. Esperanto estas la ideala solvo de la lingva problemo. 5. Mallonga konkludo. La prelego al pli ol 300 gestudentoj daŭris unu horon kaj post varma aplaŭdado je la fino dekoj da aŭskultintoj esprimis sian deziron lerni Esperanton. Sed bedaŭrinde, ni ne bone preparis nin por tuj organizi E-kurson por la interesitoj.

Vespere, Huang Enliang kaj s-anino Wei Minghui vizitis min en la hotelo, kaj ni longe interbabilis en Esperanto pri nia movado kaj la ebleco fondi E-kurson en la Unua Gimnazio de Ji'nan.

En la 16-a mi proponis al la lernejestro s-ro Yin Shoufeng pri eksperimenta instruado de Esperanto en la nova kurso, kiun la lernejo fondos por fari eksperimentojn pri novaj instrumetodoj. Mi klarigis al li, ke eksperimentoj pri instruado de Esperanto en Jugoslavio, Finnlando, Hungario, Britio k.a. montris, ke oni povas atingi pli bonan rezulton en instruado de fremdaj lingvoj, se unue oni instruas Esperanton al la lernantoj. S-ro Yin promesis konsideri mian proponon.

Mi telefonis al Neĝeta kaj informiĝis de ŝi pri tio, ke okazos en la 18-a de aprilo la Dua Internacia Lingva Festivalo sub aŭspicioj de la Nankina Universitato, kaj ŝi demandis min ĉu mi povos ĝin partopreni. Mi ĝoje akceptis la inviton, kaj decidis veturi al Nankino en la 17-a. K-do Huang Enliang tuj helpis min aĉeti bileton por Nankino.

Posttagmeze de la 17-a mi veturis per ekspreso al Nankino. Neĝeta (plej maldekstre) kaj Michel (dua de maldekstre) min atendis ĉe la elirejo de la fervoja stacio, kaj mi tuj komencis interbabili kun Michel kiel malnovaj amikoj pri la okazonta E-aktivado. Alveninte al la hotelo mi renkontis la korean akademianon Leono (plej dekstre) kaj la usonan E-instruiston Dennis Kreefe (la plej alta viro), interkonatiĝintan kun mi antaŭ jaroj en Pekino, kiu suferis lakson kaj aspektis mizera. Mi kunportis medikamenton kontraŭ lakso, sed li diris, ke medikamenton li jam prenis kaj bezonas ripozi. Mi do ne multe interparolis kun li tiuvespere, por ke li povu ripozi.

Je la 9-a de la 18-a de aprilo okazis la inaŭguro de la Dua Internacia Lingva Festivalo en la aŭlo de mezlernejo. Dennis, kiu ŝajne jam fartis iom pli bone, faris paroladon en Esperanto kiel la prezidanto de tiu festivalo, kaj profesorino Cui Jianhua interpretis por li. La salonego estis plenplena kaj la aplaŭdo estis varmega. Ankaŭ profesorino Cui faris longan paroladon en la ĉina pri la aranĝo de la festivalo. Post la tagmanĝo komenciĝis instruado de 9 lingvoj (la angla, araba, Esperanta, franca, germana, hispana, itala, japana kaj korea) al centoj da interesitoj. Mi kaj Michel partoprenis la instruadon de Esperanto al ĉirkaŭ cento da kursanoj. Mi rimarkis, ke inter la instruistoj estas pluraj esperantistoj el Francio, Italio, Koreio kaj Usono. Kredeble, ĉiuj esperantistoj kun zorgo utiligis la ŝancon iom propagandi la internacian helpan lingvon dum sia instruado por interesi siajn kursanojn pri nia lingvo.

Mi devas iom paroli pri Esperanta studento Xie Kaixuan, kiu akompanadis min dum la Festivalo. Li bone parolis Esperante, kaj mi demandis lin kiom longe li lernis la lingvon. Li diris, ke li eklernis Esperanton en la Unua Internacia Lingva Festivalo en 2008. Sukcesa ekzemplo pri la festivalo, ĉu ne?

Diverslandaj geesperantistoj en la 2-a Internacia Lingva Festivalo

Fininte la aktivadon en la Festivalo, mi veturis, kune kun Neĝeta kaj Michel, al la najbara urbo Zhenjiang. En la 19-a, mi kaj Michel faris demonstran instruadon de Esperanto al dekoj da geknaboj de elementa lernejo kaj iliaj gepatroj. Ĉar mi jam 3-foje vizitis tiun Elementan Lernejon de Pagoda Strato, mi tuj rimarkis, ke ĝi ne nur plivastiĝis sed ankaŭ ricevis modernajn ekipaĵojn. En la ĉambro por aktivado pri Esperanto, mi vidis kolekton da Esperantaj libroj kaj aliaj Esperantaĵoj por interesi la E-kursanojn. Neĝeta, mi kaj Michel fotiĝis tie kun tri lernantinoj. En la 19-a, mi kaj Michel demonstris instruajn metodojn al geinstruistoj el la elementa lernejo Ruĝas la Oriento de la najbara urbo Changzhou kaj gepatroj de dekoj da gelernantoj. Mi bedaŭras, ke mi ne povis resti tie pli ol unu tagon, ĉar mi promesis al profesorino Cui Jianhua reveturi al Nankino en la 20-a por fari prelegon al gestudentoj de tiu universitato.

Matene de la 20-a Neĝeta kaj Michel akompanis min al la fervoja stacio por min adiaŭi kaj post 20-minuta veturado mi atingis Nankinon, kie nia korea samideano Leono min akceptis. Alveninte al la hotelo, Xie Kaixuan kaj alia Nankina s-ano Zhuang Qixiong akompanadis min. Mi komencis mian prelegon pri lingva problemo je duono post la deksesa por preskaŭ du horoj al dekoj da gestudentoj kaj kelkaj fremdlandaj esperantistoj. Bedaŭrinde mankis al mi tempo por interparoli kun la aŭskultantoj, ĉar post la vespermanĝo mi jam devis reveturi al la hejmurbo Pekino.

Mia vizito de la tri urboj Ji'nan, Nankino kaj Zhenjiang en ses tagoj havigis al mi ne nur agrablajn interparolojn kun diverslandaj geesperantistoj, sed ankaŭ ŝancon prezenti Esperanton, la idealan solvon de la lingva problemo en la informadika epoko, al neesperantista publiko. Mi ĝojas, ke denove mi povis ion fari por nia movado.