Matene de la 24-a de majo per Skajpa retosistemo videokonversaciis
ĉirkaǔ du horojn esperantistoj el Pekino, Nankino kaj Sankta-Luizo
de Usono. Tiam usonaj esperantistoj kunvenis por la 57-a Tutlanda
Esperanto-Kongreso en Sankta-Luizo.
Pekinaj esperantistoj en la sidejo de la Ĉina Esperanto-Ligo
konigis la nunan situacion de la ĉina E-movado. Laǔlum, membro de
la Akademio de Esperanto, prezentis sian novan E-tradukaĵon Pilgrimo
al la Okcidento kaj respondis demandojn de usonaj interesatoj.
S-ino Cui Jianhua, prezidanto de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio,
koncize prezentis Nankinan Universitaton kie ŝi laboras, la urbon
Nankino kaj la lokan E-movadon. Ŝi ankaŭ invitis usonajn amikojn
viziti sian hejmurbon. S-ro Dennis Keefe, usona esperantisto laboranta
en la Nankina Universitato, parolis pri la Unua Lingvofestivalo
okazigita en Nankino. Li diris, ke la festivalo estis fruktoriĉa,
ĉar post ĝia okazo funkciis pluraj Esperanto-kursoj, kiuj allogis
multajn junajn esperantistojn. S-ino Wang Lin, estro de la Esperanta
art-trupo de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio, dancis mongolan dancon
kaj kantis.
Ĉinaj ĉeestantoj sentis, ke la mondo jam malgrandiĝis,
kaj la samlingveco proksimigas la homojn.
|