Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Letero al mondaj gvidantoj

En letero sendita al la gvidantoj de Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Rusio, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio proponis, ke la kvar "promesaj landoj por la estonteco" laboru por ĉesigi ne nur valutajn, sed ankaŭ lingvajn privilegiojn. La internacia uzo de la angla laŭ Probal Dasgupta fortigas la poziciojn de kelkaj privilegiitaj landoj.

En sia letero, sendita al tiuj kvar politikistoj jam post la kunveno, Probal Dasgupta karakterizis la eventon kiel historian. "Ekonomia krizo okazigita alilande trafas viajn landojn grave, ne nur pro la nekredeblaj riskoj kaj ŝuldoj alprenitaj en Usono, sed ankaŭ pro la fakto, ke la valuto de nur unu lando rolas kiel internacia valuto", li komentis la temon de la kunveno. Per tio li samtempe enkondukis proponon:

Universala Esperanto-Asocio proponas al vi la ideon, ke valutoj kaj lingvoj funkcias sammaniere. La internacia uzo de la angla plifortigas nur kelkajn privilegiitajn landojn kaj samtempe starigas riskojn kaj kostojn por ĉiuj aliaj. Ĉu tiaj privilegioj, valutaj kaj lingvaj, kondukis nin al pli bona mondo? Ĉu la kostoj estis efikaj? Certe ne.

Viaj kvar landoj estas promesaj landoj por la estonteco. Sed vi, kiel ni tra la tuta mondo, devas ĉesigi la valutajn kaj lingvajn privilegiojn, se ni volas progresi rapide, malpli koste kaj harmonie. Pri nova valuta sistemo, vi jam havas ideojn kaj proponojn. Por nova lingva sistemo, ni proponas Esperanton kiel efikan, pragmatan kaj malpli kostan solvon.

La letero estis datumita la 21-an de junio kaj sendita al ĉiu ricevanto en ties propra lingvo kiel ordinara papera letero.

(el Libera Folio)